Lejzerowicz: El la verda biblio

Artikel-Nr.: L3199

Auf Lager - en stoko

12,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Lejzerowicz, Izrael: El la verda biblio - kaj babiladoj kun Horaĉo Serĉer.

La satiraĵo dekomence fariĝis ŝatata por ĉiuj generacioj de esperantistoj. Ĝi pensigas kaj kortuŝas. Kun aparta ĉarmo kaj inventemo Lejzerowicz akordigis primokon de la "verda popolo" al la komencaj ĉapitroj de la Biblio. Sentiĝas amo por la afero kaj personoj, kiujn senindulge, tamen neniam malice vipas Lejzerowicz.

Ambaŭ tekstoj estis eldonitaj unuafoje 1935 en la revuo Literatura Mondo.

La nuna 5a eldono aperis en bele produktita libreto laŭ la teksto de la unua eldono 1935. La notojn kompilis Vilmos Benczik. Postvorto kun biografiaj notoj de Tomasz Chmielik, kiu ankaŭ redaktis tiun eldonon.

Sur aldona kompaktdisko (por komputilo kaj KD-ludilo) la pola aktoro Jerzy Fornal deklamis la unuajn 6 ĉapitrojn de la Verda Biblio (ĉirkaŭ 38 minutojn).

.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 123
Verlag-Eldonejo Bjalistoka Esperanto-Centro
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 5a eldono 2021
Einband - bindaĵo Gebunden - bindita
Größe (H x B) in cm 17,5 x 11,9

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Esperanto-movado, Originala beletro kaj prozo