Gheorghiu: La horo 25

Artikel-Nr.: L3204

Auf Lager - en stoko

28,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Gheorghiu, Constatin Virgil: La horo 25

“La horo 25... Tiu estas la tempo kiam ajna savprovo estas tro malfrua – eĉ se la Mesio venus, estus tro malfrue. Ĝi ne estas la lasta horo, sed la horo post la fina. Ĝi estas, ekzakte, la tempo de la okcidenta socio. Ĝi estas la nuna horo. La ekzakta horo!…”

Johann Moritz estas simpla kamparano kun malfacila vivo en Rumanio, en la 1930-aj jaroj. Iun tagon antaŭ la dua mond­milito, lia vivo renversiĝas de unu sekundo al la alia kaj – kvazaŭ en koŝmaro – ekkondukas lin tra vico da aventuroj de kaptito en la frenezaj muelejoj de eŭropa milita politiko...

La aŭtoro de la romano, Constantin Virgil Gheorghiu, nask­iĝis dum la unua mondmilito, en 1916. Li laboris i. a. kiel milit­raportisto kaj gazetara ataŝeo, kaj en 1944, kiam sovietiaj trupoj envenis Rumanion, li decidis ekziliĝi al Francio, kie li laboris kiel verkisto kaj popo. Li mortis en 1992 en Parizo.

Kadre de la Serio Oriento-Okcidento de Universala Esper­anto-Asocio, volumo 61, ni publikigas la romanon en la elstara traduko de Ionel Oneţ kaj kun antaŭparolo de Pascal Dubourg Glatigny

 

 

 

 

 

.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 365
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2022
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Tradukita beletro kaj prozo