Wennergren: Plena manlibro de Esperanta gramatiko PMEG 2020

Artikel-Nr.: L3207

Auf Lager - en stoko

49,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Wennergren, Bertilo: Plena Manlibro de  Esperanta Gramatiko (PMEG)

La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (= PMEG) estas verko por ordinaraj esperantistoj, kiuj volas detale studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Ĝi estas unuavice praktika lernilo, kvankam ankaŭ lingvistoj povas trovi ĝin utila.

La mallongigon PMEG multaj elparolas kiel “pomego”.

PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn, kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio forestas. Anstataŭe PMEG parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en PMEG. Pri la kialoj, ke mi uzas tiajn netradiciajn terminojn, mi parolas aparte en la aldono Pri la gramatikaj terminoj en PMEG.

PMEG klarigas kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi provas forlasi la kutiman eŭropan perspektivon de multaj lernolibroj. Tial PMEG enhavas detalajn klarigojn de multaj aferoj, kiuj por iuj eŭropanoj eble ŝajnas memkompreneblaj.

PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. Ĉe ĉiu tia ekzemplo la preciza fontloko estas montrata per mallongigo. Vidu tiurilate precipe la liston de literaturo.

Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj.

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 748
Verlag-Eldonejo E@I kaj La raneto
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2020
Einband - bindaĵo Gebunden - bindita
Größe (H x B) in cm 23,3 16,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Lehrbücher, Grammatik, Interlingvistiko (en Esperanto), Startseite Esperanto Bücher