Bruckner, Karl: Sadako volas vivi.
Japana knabino Sadako Sasaki vivis en Hiroŝimo. Kiel kvarjara ŝi travivis la 6an de aŭgusto 1945 la atakon de Hiroŝimo per atombombo sen videbla vundiĝo.
Kiel 13-jara, do 9 jarojn post la atomatako ŝi subite svenis kaj la kuracistoj indikis ĉe ŝi leŭkemion, la malsanon kaŭzitan de radiado.
Temas pri vera okazado, nur romanstile prilaborita. Ĝi inter alie klarigas la komencon de la historio de papergruoj.
En la kovrilo estas bildigita la statuo de malgranda Sadako tenanta enmane oran gruon, kiu troviĝas en la Parko de Paco en Hiroŝimo. Tiu statuo fariĝis simbolo de sekvoj de uzado de atomarmiloj. Ĉiujare oni sendas al la monumento multajn papergruojn.
Sadako havas memorstatuon ankaŭ en la Parko de Paco en Seattle (Usono).