Shoghi Effendi: Dio preterpasas

Artikel-Nr.: L3211

Auf Lager - en stoko

20,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Shoghi Effendi: Dio preterpasas.

En „Dio preterpasas“ donas Shoghi Effendi, pranepo de la Fondinto de la Bahaa Kredo, Bahá’u’llah, kaj de 1921 ĝis 1957 ĝia „Gardanto“, fundan superrigardon pri la elstaraj eventoj de la unuaj cent jaroj, 1844 ĝis 1944, de la Bahaa Revelacio. La verko elstaras en la historio de la religioj, ĉar pere de tiu ĉi libro unuafoje eblas de tre proksime kaj relative tre baldaŭ post la okazintaĵoj observi la naskiĝon de nova religio kaj kiel ĝi faras siajn unuajn paŝojn. Pro la signifo, kiun ĝia eminenta aŭtoro donas al certaj eventoj en la historio de la Bahaa Kredo, estas tiu ĉi libro aŭtoritata fonto por esploroj pri ĝi.

Shoghi Effendi havis aliron al ĉiuj siatempe haveblaj dokumentoj kaj materialoj kaj kun sia unika kompreno de la esenco kaj intencoj de la Kredo majstre enkadrigas la unuopajn eventojn kaj la evoluajn fadenojn. Li sentebligas kiel la Bahaa Kredo celas redirekti la vivon de la diversaj popoloj kaj nacioj sur nia terglobo al unu tutmonda, paca kaj prospera mondsocio. Aŭ, kiel formulis la Universala Domo de Justeco, la internacia gvidorgano de la bahaa komunumo, citante kernan verson de Bahá’u’llah: »Sinsekvaj revelacioj de amanta kaj klarintenca Kreanto portis la loĝantaron de la Tero al la sojlo de sia kolektiva plenaĝiĝo kiel unusola popolo. Bahá’u’lláh nun alvokas la homaron akcepti sian heredaĵon: „Kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo.“«

Okaze de la 50a datreveno de sia fondo Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) eldonis en Esperanto-traduko gravan verkon el la vasta bahaa literaturo: „Dio preterpasas“ de Shoghi Effendi (origina angla titolo: „God passes by“). La origina anglalingva verko aperis en 1944 lige kun la 100-jariĝo de la Bahaa Kredo.

.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 476
Verlag-Eldonejo Mazloum-Verlag, Offenbach
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2023
Einband - bindaĵo Gebunden - bindita
Größe (H x B) in cm 21,4 x 15,5

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Religio, filozofio