Bednarski: Bluaj neĝoj

Artikel-Nr.: L3215

Auf Lager - en stoko

11,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Bednarski, Piotr: Bluaj neĝoj.

La heroo kaj rakontanto estas juna knabo, filo de pola oficiro, profesia militisto kaj de belega judino, kiu havas la kromnomon Beleco. En la dua mondmilito lia familio estis deportita en Siberion. La aŭtoro grandparte priskribas siajn verajn  travivaĵojn. Preskaŭ en ĉiu ĉapitro okazas la dramo de unu el la deportitoj aŭ de unu el malliberuloj, kiuj laboris en la gulagaj punkampoj. Malgraŭ la teruraj vivkondiĉoj, la aŭtoro rakontas kelkajn eventojn kun multe da humuro. Petja estis unu el multaj infanoj kiuj vivis en siberia vilaĝeto. Ofte ili estis orfoj kaj provis pluvivi. Malgraŭ ilia juna aĝo ili jam pensis kaj agis kvazaŭ ili estus plenkreskuloj.

La heroo ĝisvivis la liberecon preskaŭ mirakle (la sola el la tuta familio).

La titolo rilatas al la koloro de la neĝo je temperaturo de minus 40 gradoj Celsia.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 120
Verlag-Eldonejo Kava Pech, Prago
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2023
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 20,0 x 13,9

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Tradukita beletro kaj prozo