Petiška, Eduard: Golemo - kaj aliaj judaj mitoj de la malnova Prago.
Verkisto kaj tradukisto Eduard Petiška (14.5.1924 – 6.6.1987) estas aŭtoro de pli ol naŭdek titoloj, alparolanta jam la kvinan generacion, de legantoj infanaĝaj ĝis la supozeble saĝa maljuneco. Ĉiuj konas la libron "Martínkova čítanka", aŭ la figureton Krteček (Talpo), kiu, kiel maskoto de la astronaŭto Andrew Feustel, ankaŭ vizitis la kosmon en 2011. Liaj libroj estis tradukitaj en kelkdek lingvojn kaj populariĝis eksterlande.
La libro Golemo proksimigas al la leganto la mondon de la praga juda urboparto ekde ĝia komenco - la alveno de la unuaj judoj, laŭ legendo, dum la regado de la princo Hostivít, la duonmita patro de la unua kristana Přemysl-ido Bořivoj - ĝis la tempo de la imperiestrino Maria Tereza. La ĉefa heroo de unu parto de la libro estas la fama praga juda rabeno Jehuda ben Becalel, la kreinto de la ne malpli fama golemo.
La libro Golemo, eldonita unuafoje en Esperanto, nun parolas plian lingvon, same kiel ĝi jam alparolis la legantojn en la angla, germana, franca, rusa, itala, estona..
Tradukis Vladimír Türk, ilustris Miroslava Tomečková