Morelli, Anne: Elementaj principoj de milita propagando.
Ĉu ekzistas iu maniero igi nin aprobi militon, pri kiu ni unue ne interesiĝas aŭ kiun ni malaprobas ?
La dek principoj de milita propagando prezentitaj en ĉi tiu verko montras, ke tio estas ebla kaj aplikata, regule kaj efike, de propagandagentejoj de ĉiuj flankoj, profesiigitaj kaj nomataj “komunikaj servoj”, sen escepto por la plej lastatempaj militoj de la 21-a jarcento.
En dek ĉapitroj, la aŭtoro klarigas tiujn dek principojn kaj ilustras per multaj ekzempkoj, kiel ili estis kaj plu estas aplikataj :
1) Ni ne deziras militon ;
2) Nur la alia flanko respondecas pri la milito ;
3) La malamiko havas la vizaĝon de la diablo (aŭ “La terura deĵoranto”) ;
4) Noblan kaŭzon ni defendas kaj ne proprajn interesojn ;
.5) La malamiko konscie provokas kruelaĵojn, kiam ni faras misagojn, estas nevole ;
.6) La malamiko uzas malpermesitajn armilojn ;
7) Ni suferas malmulte da pereoj, tiuj de la malamiko estas egaj ;
8) La artistoj kaj intelektuloj subtenas nian kaŭzon ;
9) Nia kaŭzo havas sanktan karakteron ;
10) Tiuj kiuj esprimas dubon pri la propagando estas perfiduloj.
Verkis la libron en la franca Anne Morelli, historiisto kaj profesoro en la Libera Universitto de Bruselo (ULB), kie ŝi ĉefe instruas pri “Historia Kritiko aplikata al modernaj amaskomunikiloj”.
La libron esperantigis Claude Thumerelle.
.