Neu

Jarry: Reĝo Ubuo

Artikel-Nr.: L3273

Auf Lager - en stoko

11,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Jarry, Alfred: Reĝo Ubuo

Absurda teatraĵo

Alfred Jarry (Alfred’ Ĵari’) estas franca verkisto de la fino de la 19-a jarcento, kiu estas iel antaŭvenanto de la superrealistoj. Per uzo de absurdaj roloj kaj situacioj li karikature substrekis la absurdaĵon de veraj homoj.

Lia plej fama verko estas la teatraĵo Ubu Roi, Reĝo Ubuo, iu stranga reverkaĵo de la ŝekspira MacBeth, kies ĉefpersono estas malkuraĝa avara stultulaĉo, incitita de sia edzino Panjo Ubuo. Li iĝas reĝo de Pollando, kiu, tiuepoke ne ekzistis kiel ŝtato (“la afero okazas en Pollando, tio estas nenie”, asertas la originala antaŭparolo) .

La teatraĵo, kiun li verkis 18 jaraĝe, skandalis. Sed nun la repertuaro de la plej oficiala franca teatro, Comédie Française, enhavas ĝin, kaj en franclingvaj vortaroj troviĝas la adjektivo “ubuesque”. Ĝi pli malpli signifas : groteske despotema, aŭ tirane absurda. Ĉu indas krei novajn adjektivojn en Esperanto : ubua, ubuema, ubueska ? Vi decidos post legado.

El la franca lingvo tradukis Thomas Larger kaj Thierry Tailhades

Serio Oriento-Okcidento, n-ro 62

 

 

.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 110
Verlag-Eldonejo Esperanto-France
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2023
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,0 x 14,6

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Tradukita beletro kaj prozo