Kozlovska, Ĥristina: Pli leĝera ol aero - Rakontoj kaj fabeloj.
Nubumo estas romano en kiu, kun elstara travid-kapablo, la senbrida fantazio de la aŭtoro kondukas al eksterordinaraj kaj allogaj flugoj en surrealismajn etosojn. La ekstravaganca protagonisto, aventurema kaj genia, estas dotita per kelkaj povoj kaj li certas posedi “potencan identecon”, kiu ne allasas cedojn aŭ malkuraĝojn... La ago disvolviĝas en cirko, en iu vilao, sur la trajno, en iu vilaĝo, en Milano, en Romo... ĉiuj lokoj, kiujn ni ŝajne konas, sed kiuj estas rekreitaj, mitigitaj, igitaj esencaj kaj sorĉaj, alportante signifojn eksplicitajn aŭ riveliĝontajn... Ni trovas rakonton, kies scenaroj ŝanĝiĝas al mondoj novaj, per la paŝoj de rolulo, kies personeco sin plurfacetigas, evoluas, sin rompas kaj disvastiĝas... Ĉiosume, estas kvazaŭ eniri en sekretan verkmanieron, kiu situas ekster la akreditita logiko de la natura proceso... Klaras nur, ke temas pri romano, kies interpreteblo bezonas aparte doktajn taksokleojn kaj literaturkritikan sentemon klarvidan kaj ne konformisman.
El la itala tradukis Nicolino Rossi