Jansen, Wim: Vortfarado en Esperanto - funkcigramatika analizo
Tiu ĉi libro ne estas lernolibro pri la vortfarado en Esperanto. Ĝi celas esti kontribuo al la tielnomata referenca gramatiko de Esperanto, lingvistika gvidlibro kiel bazo por la redaktado de didaktikaj materialoj kaj fidinda informilo pri la lingvo por fakuloj kaj interesitoj ĝenerale.
Priskribante la gramatikon la aŭtoro reflektas la teorian kadron de la Funkcia Diskurs Gramatiko (FDG) kaj ĝiajn teknikojn.
La aŭtoro Wim Jansen (1948-2024) instruis Esperanton 2002 - 2013 en la universitato de Amsterdam.
Kunlaboris José Antonio Vergara kaj Ionel Onet.
.