Modest, Julian: Printempa teruro
En sia nova romano la konata Esperanto-verkisto rakontas la vivon de juna virino, travivanta teruraĵon.
Ĉu la ĉefheroino Ana, kiu estas instruistino, sukcesos daŭrigi sian vivon trankvile kaj harmonie? Ĉu ŝi denove ekkredos, ke la homoj estas bonaj kaj helpemaj kaj ĉu ŝi daŭrigos instrui la infanojn, ke ili estu sinceraj kaj honestaj? Tiujn ĉi gravajn vivdemandojn Julian Modest starigas al la legantoj.