Johansson, Sten: Neŭtrale
La nova, historia romano de Sten Johansson prezentas al la legantoj la aventurojn de tri homoj kun ŝajne sendependaj vivoj: de sveda tipografo, Ture, membro de la komunista partio de Svedio; de norvega vendisto en farbbutiko, Reidar, serĉanto de vojoj por rezisti al la okupacio de Norvegio fare de nazia Germanio; kaj de Gullvi, sveda kelnerino, dum sia junaĝo viktimo de perforto fare de familiano. Per historioj kaj anekdotoj el la vivoj de la tri homoj, per rakontoj pri spionado kaj sabotado, pri amoro, eĉ pri amo al ĵazo, la aŭtoro ne nur interplektas la vivojn de la tri ĉefroluloj, sed same prezentas la komplikan historion de parto de Skandinavio dum tiu tempo:
Dum la dua mondmilito, Svedio deklaris sin neŭtrala lando, dum Norvegio estis okupita de la germana nazia armeo. Dum Svedio, en sia rilato al Germanio, konsentis al kompromisoj por konservi sian neŭtralecon – i.a. ĝi devis lasi germanajn trupojn pasi tra Svedio, kaj ĝi tenis fortajn rilatojn al la germana industrio – Norvegio estis regata de marionetoj de la nazioj, dum multaj en la popolo, pasive aŭ pli aktive, rezistis la okupadon.
Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej fruktodonaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 25 originale verkitaj libroj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda.