Laxness, Halldor: Sonorilo de Islando
Historia romano de la nobel-premiita islanda verkisto.
Sonorilo de Islando (Íslandsklukkan), verkita kaj publikigita en tri volumoj de 1943 ĝis 1946, estas la plej konata verko de la islanda verkisto Halldór Laxness (1902-1998). La historia romano pri malfacila epoko dum la dana koloniigo de Islando konsistas el tri partoj: Sonorilo de Islando, 1943, La Damo de Lumo, 1944, kaj Fajro en Kopenhago, 1946. La tri volumoj estis kune publikigitaj en 1957.
La eventoj, sur kiuj baziĝas la romano, okazis malfrue en la 17-a jarcento kaj komence de la 18-a, kiam Islando estis subpremita de severa regado de la Danoj, de epidemioj, malsato kaj komerca monopolo. Ĝi priskribas la longdaŭran proceson de malriĉa farmisto, Jón Hreggviðsson, kiu estis kondamnita al skurĝado pro ŝtelo de fiŝhoka ŝnuro kaj en la posta jaro al ekzekuto, ĉar onidire li mortigis la reĝan pendumiston. Antaŭ la ekzekuto Jón Hreggviðsson eskapis el la kaptiteco kaj sukcesis fuĝi el la lando. Post aventuroj i. a. en Holando li fine atingis Kopenhagon, kie li daŭrigis sian entute pli ol tridekjaran batalon kontraŭ maljusteco kaj justico... Centran rolon en la romano ludas ankaŭ Arnas Arnæus (baziĝinta sur la historia personeco de Árni Magnússon), islanda akademiulo kiu kolektis kaj konservis grandan kvanton da mezepokaj manuskriptoj.
Baldur Ragnarsson (1930-2018) estis islanda instruisto, poeto kaj tradukisto. Li estis i. a. prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio, prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj vicprezidanto de UEA. En 2007, Esperantlingva Verkista Asocio elektis lin kiel kandidaton al Nobel-premio pri literaturo.
EL la islanda lingvo tradukis Baldur Ragnarsson.