Neu

Goethe: Faŭsto - unua kaj dua parto de la tragedio

Artikel-Nr.: L3305

Auf Lager - en stoko

45,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Goethe, Johann Wolfgang von: Faŭsto  - Unua parto de la tragedio. Dua parto de la tragedio

La plej fama germana dramo, nun en bindita versio. Tradukis Karl Schulze. Kun enkondukoj de Ulrich Becker kaj Sabine Fiedler

Mondliteraturo en Esperanto: Unu el la plej gigantaj verkoj de la mondliteraturo - en elstara Esperanto - sur 567 paĝoj. En majstra traduko de Karl Schulze (tradukinto de "Nuda inter Lupoj" de Apitz, kaj de "Trigroŝa Romano" de Brecht, k.a.). Dua versio de la traduko, lingve korektita de Wera Blanke.

Antaŭparolo de Mondial-Eldonejo, Enkonduko de Ulrich Becker, eseo de Karl Schulze pri la "Aventuroj de la Faŭst-tradukado" kaj nova eseo de Sabine Fiedler  "Amiko, grizas ĉiu teori" - pri la traduko de "Faŭsto" al Esperanto.

"Tiu ĉi libro, kies unua eldono vidis la lumon okaze de la 250-a datreveno de la naskiĝtago de Johann Wolfgang von Goethe, prezentas kompletan tradukaĵon (t.e. de la unua kaj dua partoj) de la famkonata verko al Esperanto. Aldone al la poezia teksto la publikaĵo enhavas valorajn suplementojn, kiuj faras ĝin precipe instrua. Inter tiuj mi volas substreki la ampleksan studaĵon de la tradukinto Karl Schulze el la jaro 1982. Mi mem havis la feliĉon aŭskulti prelegon de Schulze pri tiu temo dum Esperanto-renkontiĝo en Leipzig komence de la 80-aj jaroj. Mi rememoras ke lia parolado jam tiutempe (mi estis komencanto) ege impresis min. Unue, pro la belsonaj ekzemploj donitaj, kiuj ankaŭ esperantlingve iel 'aŭdiĝis faŭste'. Due, pro la seriozeco kun kiu Schulze okupiĝis pri la du lingvoj kiujn li devis trakti, pri la komunaj kaj diferencaj trajtoj de la germana kaj Esperanto. La tiama prelego ... estis praktika prezentado de la poeziaj kvalitoj de Esperanto." (Sabine Fiedler).

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 567
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 3-a eldono 2024
Einband - bindaĵo Gebunden - bindita
Größe (H x B) in cm 22,1 x 14,6

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Tradukita beletro kaj prozo