Universala Esperanto-Asocio (eld): Internacia Kongresa Universitato - Scienca Universitata Sesio 2025
La ĝis nun rekorde ampleksa IKU-libro prezentas prelegojn de la 78-a sesio de la Internacia Kongreso Universitato (IKU) kaj de la Scienca Kafejo (SK), prezentitaj dum UK 2025 en Brno (Ĉeĥio). Krome ĝi enhavas la prelegojn de la 41-a sesio de la Scienca Universitata Sesio de AIS, kiuj okazis kadre de la Baltiaj Esperanto-Tagoj en julio 2025 en Kaŭno (Litovio), entute 330 paĝojn kun interesaj fakaj tekstoj.
Resumoj en Esperanto, angla, franca kaj ĉeĥa.
Tekstoj de Ekaterina Bebenina, Ilona Koutny, Amri Wandel, Vera Barandowska-Frank, Jesper Lykke Jacobsen, Jouko Lindstedt, Marcelin Luheka, Gilbert Niukuri, Philippe Planchon, Ana Alebic-Juretic, Thomas Bormann, Ruben Fernandez Asensio, Joel Fontaine, Horst Gruner, Patricia Guerra Radsack, Felix Hartmann, Judith Jackson, Karlo Spinola, Ite Tytgat.
La titoloj de la unuopaj prelegoj videblas sur la dorsa paĝo de la libro (vidu ties foton).
Redaktis Anna Striganova, Dimitrij Ŝevĉenko kaj Amri Wandel.