Johansson: Farango

Artikel-Nr.: L3320

Auf Lager - en stoko

27,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Johansson, Sten: Farango

Farango = persa vorto por eŭropdevena persono, nun uzata en sudorienta Azio.

Mika naskiĝis en Svedio, sed ŝia patrino, kiu posedas butikon por aziaj varoj en la sudsveda urb­eto Kalmar ĉe la Balta maro, iam venis el Tajlando. Dum Mika estas lernantino, ŝi vizitas ĉiusomere la marbordan urbon Khao Lak en Tajlando, kie ŝi helpas siajn fratinon kaj avinon prizorgi la familian pensionon kun bangaloj por turistoj. En sia sveda lernejo ŝi havas timidan admiranton, Fredrik, el kies vidpunkto la romano estas verkita. Dum jardekoj, ankaŭ dum sia familia vivo kiel edzo kaj patro, Fredrik sekvas la vivon kaj agadon de Mika – plejparte defore kaj fojfoje dum rektaj kontaktoj. Dum Fredrik fariĝis arkitekto kaj sekure vivas en sia etburĝa mondo, la vivo de Mika montriĝas pli komplika kaj turbulema, en Svedio kaj Tajlando, interplektita de neantaŭvidataj eventoj – kaj katastrofo. -- La romano kaptas la atenton de la leganto de la komenco – kaj surprizas ĝis la fino. 

Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej frukto­donaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 25 originale verkitaj libroj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ĉi tiu romano Farango estas jam la dek kvara libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial.

 

 

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 301
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2025
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 13,8

Zu diesem Produkt empfehlen wir

Johansson: Secesio

22,90 *

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Originala beletro kaj prozo