Pavese, Cesare: Inter inoj solaj
La diablo sur la montetoj estas la dua romano en la trilogio La bela somero, kies unua romano aperis en Esperanto en 2023 ĉe Itala Esperanto-Federacio, kaj kies trian romanon, Inter inoj solaj, eldonis Mondial – samtempe kun ĉi tiu – en 2025.
En ĉi tiu dua verko de la trilogio, la aŭtoro sendas siajn protagonistojn en kamparajn montetojn, kie ili serĉadas la signifon de la vivo. La rakontanto kaj liaj amikoj ŝatas la noktovivon en la proksima urbo, kaj post la elspezo de la mono ili grimpas la montetojn por atendi la tagiĝon aŭ banas sin en rivero aŭ maro. Ili konversacias pri la mondo, naturo, vivo kaj morto... En la triopo, Peĉjo estas kritika observanto kaj skeptika analizisto de burĝaj konvencioj; Oresto estas filo de pragmata farmisto kaj estonta kampara kuracisto; la rakontanto estas solemulo serĉanta travivaĵojn en la naturo, kie li sentas sin kvazaŭ sur insulo, malproksime de homoj. Ili i.a. scivolemas pri la dekadenco de filo de bonhava bienposedanto, Poli, kaj liaj riĉaj amikoj, kiuj provas mortigi sian enuon per ekstravagancaj festoj…
El la itala (Il diavolo sullo colline)) tradukis Carlo Minnaja