Zafinifotsy, Ranja: Kiel herbo en vento
"Tiu ĉi originala romano rakontas pri la vivo de Sariaka, juna malagasino, kiu post abundo da humiligoj kaj elrevigoj ĉiam denove trovas forton por leviĝi.
Lavango da emocioj superŝutis min ĉiam, kiam mi legis la manusripton de tiu ĉi verko. Kia denseco de travivaĵoj, sentoj kaj impresoj. Jen sufero, mizero, humiligo kaj perforto, jen amo, respekto, feliĉo kaj kompreno, kaj meze de ĉio Sariaka, junulino, kiu kun bona koro kaj mirinda saĝeco travivas, observas kaj prijuĝas ĉion ĉi." (Ulrich Matthias)
Multaj koloraj ilustraĵoj (faritaj per AI) de la aŭtorino.
Ranja Zafinifotsy, naskita en 1996, estas esperantistino kaj lerneja direktorino loĝanta en Atananarivo, la ĉefurbo de Malagasio.
.