Sezonoj (eld): La ondo de Esperanto - kvaronjara almanako elektronika 2025
Ekde 2020 la altkvalita tradicia revuo La Ondo de Esperanto aperas abonebla en nova formato, kiel kiel ĉiusezona almanako (kun literatura suplemento jarfine), kiu enhavas la plej gravajn tekstojn el la Sezona novaĵretejo kaj krome artikolojn, eseojn kaj beletraĵojn, verkitajn speciale por la almanako, kiu konservis la nomon “La Ondo de Esperanto”.
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka, redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Paweł Fischer-Kotowski (vicredaktoro), Peter Baláž, István Ertl, Irina Gonĉarova, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij
Bv. atenti: Estas tri abonkategorioj por jara abono (4 kajeroj, ne aldoniĝas sendokostoj)
1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj
Amikoj kaj Patronoj finance subtenas la tre valoran laboron de la eldonejo.
Pro teknikaj kialoj nur la baza kategorio "abonanto" estas mendebla per varkorbo. Se vi deziras subteni la aperon de La ondo kiel Amiko aŭ Patrono. bv. kontakti nin rete: abono@esperanto-buecher.de