20 - 20 von 28 Ergebnissen

Declerck: Tarokoj kaj epokoj

Artikel-Nr.: L1776br

Auf Lager - en stoko

Antaŭa prezo /alter Preis 38,00 €
34,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Declerck, Christian: Tarokoj kaj epokoj.

La aŭtoro mem priskribas sian verkon jene:
Sep jarojn mi laboris, verkante romanon. Laŭdifine, la produkto tamen ne plene respondas al la nomita ĝenro. La libro havas „membiografian meĉon”, ĉirkaŭitan de „materialo dokumenta”, vakso kiu nutru la flamon: kaj ĝi brulas lante kiel kandelo. Ĝi estas verko pri „unu el ni”, unuela esperantisto: sed ĝi samtempe donas bildon pri nia mondo fine de la dua jarmilo.
Ĉu kleriga romano, tiu mozaika tuto, tiu puzlo kies pecoj kompletigu ĉe la leganto „bildon de homo”? Laŭ Donald Broadribb, la tuta libro temas „pri la mensostato de la aŭtoro”. Se tiel, ĝi estas serĉo de la vero - verko kun filozofia subfluo.

La romano roligas homojn, kiuj interesiĝas pri lingvoj, sed kiujn la vivo - postulema kaj akapara - kuntrenas, same kiel la "neinteresitojn", en diversajn direktojn kun apartaj komplikoj, propraj cirkonstancoj kaj solvindaj situacioj.

Tabelo de la personoj, multaj nocioj kaj glosaro de ne-PIVaj vortoj, subtenas la legadon kaj helpas kompreni la stilon kun mulataj neologismoj.

Brokanta ekzemplero, iom da frotado sur la dorsa paĝo.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 654
Verlag-Eldonejo Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2002
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 20,4 x 13,5

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Originala beletro kaj prozo, Angebote - favorprezaj varoj
20 - 20 von 28 Ergebnissen