7 - 7 von 52 Ergebnissen

Minnaja: Historio de la Akademio de Esperanto

Artikel-Nr.: L3007

Auf Lager - en stoko

39,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Minnaja, Carlo: Historio de la Akademio de Esperanto

La Akademio de Esperanto estas rimarkinda fenomeno. Jam dum cent jaroj ĝi ekzistas kaj jam dum cent jaroj la Esperanto-parolantaro havas pri ĝi diversajn opiniojn: ĝi diligente laboras, aŭ ĝi ne sufiĉe laboras, oni respektas ĝin aŭ oni ĝin ne respektas.

Per ĉi tiu verko la aŭtoro kondukas la legantojn detale, saĝe kaj klere tra la centjara panoramo de la Akademio. Li priskribas la faktojn pri la funkciado de la Akademio tra la jardekoj, li prezentas la diversajn Akademianojn kaj montras interpersonajn koliziojn. Oni povas sekvi la disputojn pri neologismoj, landnomoj kaj pasivaj participoj. Ankaŭ ne mankas la diskuto pri foje uzataj vortoj kiel aliu, aliel, aliesfar. (Laŭ la antaŭparolo de John Wells).

Apendicoj kun la personoj apartenintaj al la Lingvaj Institucioj alfabete kaj en la diversaj jaroj, listoj de la prezidantoj kaj de la premiitaj verkoj same kiel bibiografio kaj sep indeksoj valorigas la esplorecan utilon de la verko.

.

 

 

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 314
Verlag-Eldonejo Itala Esperanto-Federcio, Milano
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2018
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 24,0,x 17,0

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Esperanto-movado, Biographien / Biografioj, Interlingvistiko (en Esperanto)
7 - 7 von 52 Ergebnissen