Traven: Rozo blanka

Artikel-Nr.: L3222

Momente ne en stoko, bv. kontakti min (>>> Frage stellen)

14,95

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

Traven, B.: Rozo blanka

Rozo Blanka estas la belsona nomo de indiĝena komunumo en Meksiko, ĉirkau kiu oni drilas pro nafto; sed tio ŝajne ne tre influas la pacajn nepatriarkajn rilatojn de la indiĝenoj en la haciendo. Sed tiam estas murdita la posedanto de la indiĝena komunumo, kiu ne komprenas sin kiel posedanto de la haciendo, sed nur kiel admininistranton de la komunumo. Kaj estas Chaney C. Collins, prezidanto de la Condor Oil Company, kiu alpropriigas la haciendon per neleĝaj trompaj metodoj.

La romano, kiun publikigis unuafoje la librogildo Gutenberg en Germanio en la jaro 1929 en la germana lingvo, estas la unua moderna romano, kiu priskribas precize la kunpuŝiĝon inter kapitalismo kaj agrarekonomio kiel la tielnomatan "clash of cultures", ĉar li reduktas la kompleksecon de la kapitalismo en la romano je alterna ludo inter la aktiva naftomagnata protagonisto Collins kaj la pasiva kamparana antagonisto Hacinto Yanyez, kiu estas la adminstranto de la haciendo Rozo Blanka. La romano montras la personajn kaŭzojn kaj la sociajn cirkonstancojn de ilia agado en la tielnomata "maŝino moderna tempo", en kiu la homoj estas nur ŝakfiguroj, ja eĉ malpli, ĉar la ŝakfiguroj laŭ B.Traven ja almenaŭ scias, ke ili estas ŝakfiguroj.

Por B.Traven tiu konflikto entenas multe pli ol nur la moralan konflikton inter bonuloj kaj malbonuloj, sed la antagonismon inter urbanoj kaj kamparanoj, inter financkapitalismo kaj agrarekonomio, por B.Traven tio estas efektiva, ja esenca kontraŭdiro, kiu skuas je la fundamentoj kaj kolonoj de nia nuna mondo. Kaj tiu kontraŭdiro ankoraŭ tute ne estas elbatalita, kiel oni facile povas ekkoni ankaŭ per la milito inter Ukrainio kaj Ruslando, jen kontraŭdiro, kiu ankoraŭfoje decide pliakrigas tiun konflikton kaj kondukas la malsaton en la mondo en novajn timigajn dimensiojn, ĉar la finfrazo de la romano estas plu plene valida por naftomagnatoj: Kial interesu nin la homoj? Grava estas nur la nafto.

Aŭ por diri ĝin eĉ pli ĝenerale: grava estas nur la mono. Ambaŭ samtempe, kaj la monsistemo kaj la homoj, ne povas gajni. Kaj tial la homoj plu falas, dum la profitoj kreskas.

La romanon tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 305
Verlag-Eldonejo BoD, Norderstedt
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2022
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 20,7 x 14,7

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Tradukita beletro kaj prozo