Caligaris: Unu lingvo por ĉiuj, unu lingvo de neniu lando

Artikel-Nr.: L3171

Auf Lager - en stoko

22,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Caligaris, Irene: Unu lingvo por ĉiuj, unu lingvo de neniu lando. Surkampa esplorado pri la esperanta identeco

Kiuj estas la esperantistoj? Kial ili decidas lerni Esperanton? Kiucele ili alproksimiĝas al la movado? Kion reprezentas ĉi tiu lingvo por ili? Kiajn valorojn ĝi transdonas? Kiun pozicion ĝi okupas en ilia lingva repertuaro? Sed ĉefe: ĉu Esperanto estas nur lingvo? Kaj kiel ideologiaj aspektoj ankoraŭ karakterizas ĝin? Ĉi tiu libro, naskita por publiko de italaj legontoj antaŭ kelkaj jaroj, kaj nun tradukita esperanten, raportas la rezultojn de socilingvistika enketo en du internaciaj Esperanto-renkontiĝoj en Italujo.
Ĉi tiu verko intencas altiri la atenton de esperantistoj kaj sociolingvistoj pri la unuopaj trajtoj de Esperanto-parolantoj, emerĝintaj el la esploro: kelkaj el ili kunigas, aliaj diferencigas en la interno la buntan mondon de la esperantistaro. Socilingvistiko de Esperanto nepras hodiaŭ pli ol iam pli frue, ĉar dum tro longa tempo la literaturo pri la fenomeno Esperanto flankelasis la ĉefan fonton de la vivkapablo de ĉi tiu lingvo: ĝiaj parolantoj.

Antaŭparolo de Federico Gobbo.

El la itala (Lingua per tutti, Una, una lingua di nessun paese) tradukis Irene Caligaris, Francesco Fagnani, Emanuele Regano, Maria Rosaria Spano

 

 

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 424
Verlag-Eldonejo Edistudio
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2021
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,0 x 14,8

Auch diese Kategorien durchsuchen: Interlingvistiko (en Esperanto), Startseite Esperanto Bücher