Neu

Dasgupta: Ses trovnoveloj

Artikel-Nr.: L3258

Auf Lager - en stoko

14,40

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Dasgupta, Manashi: Ses trovnoveloj

Tiu ĉi volumo kunmetas sesopon da noveloj verkitaj de Manashi Dasgupta (1928-2010), konata al la Esperanta legantaro kiel la aŭtoro de Dormanta Hejmaro. Ŝi apartenis al komunumo de inte­lekt­uloj en Bengallando kiuj post la sendependiĝo en 1947 klopod­adis teni antaŭ la socio spegulon kaj kune agadi por konstrui pli justan kaj humanan medion…

En sia beletra verkado Dasgupta sin turnis interalie al la detekt­iva fikcio. Ŝi ja uzas en ĉi tiuj noveloj la ilaron de tiu ĝenro, kiun tamen ŝi remuldas en neatendita direkto. La protagonisto estas ĵurnalisto; fandi en ŝia figuro la ĵurnalistan identecon kun la de­tektiva estigas interplektiĝon de du malsamaj ĝenroj. La rezulto estas verkoformo unika en la novel­arto. La kerno, kompreneble, rilatas al mistero kiun oni deĉif­ras.

La de­tek­tiva fikcio estas unu ĝenro en kiu plej sukcesas teks­toj kon­­tur­iĝantaj laŭ komune konata ŝablono kaj premantaj kuti­majn formajn klavojn. La nuna aŭtoro, kvankam ŝi uzas iujn el la formulaj ŝabloneroj, okupacias la ĝenron kiel aŭtorino. Ŝi tamen ne kontraŭmetas ian esence inan detektivan fikcion kon­traŭ esence virisman, sed uzas la spacon por kontesti kaj reagordi demandojn pri seksaneco en stilo ege memkonscia kaj sin­pri­trakta.

(Subha Chakraborty Dasgupta en sia Antaŭparolo)

El la bengala tradukis al Esperanto: Probal Dasgupta

 

 

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 123
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2024
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Tradukita beletro kaj prozo