Sie klicken - wir schicken!
Peranto en Germanio: d-ro Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, 55129 Mainz
Universala Esperanto-Asocio (UEA) estis fondita en 1908 kiel organizaĵo de individuaj esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 120 landoj.
La ĉefaj celoj de UEA estas:
disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto
agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj
faciligi la internacian komunikadon
plifaciligi la spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraǔ la diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aǔ lingvo
kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
UEA laboras en pluraj kampoj:
UEA eldonas la revuon Esperanto kaj librojn kaj posedas libro-vendejon
UEA organizas jare Universalan Kongreson kaj aliajn konferencojn
UEA kunlaboras kun gravaj organizoj: Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, Eǔropa Unio, Internacia Organizo por Normigo
En kulturo kaj edukado UEA celas altigi la lingvan nivelon kaj kontribui al internacia kultura interŝanĝo per belartaj konkursoj, internaciaj ekzamenoj, kongresa universitato ktp.
En la Delegita Reto ĉirkaǔ 1600 delegitoj en cento da landoj ofertas al la membraro personajn servojn: turisman informadon, helpon dum vojaĝoj, respondojn al fakaj demandoj.
UEA ofertas al siaj individuaj membroj multajn utilajn servojn, ekzemple:
La revuon Esperanto (11 numerojn/jare) aǔ rete aǔ papere
Aliron al la unika Delegita Reto, la moderna reta jarlibro
Favorajn kotizojn por Universalaj Kongresoj
Favorajn kondiĉojn por aĉetoj en la libroservo de UEA
En la reto vi trovas la servojn de UEA jen (ekstera retejo): www.uea.org
Ein besonderer Dienst von UEA für Einsteiger in die Sprache ist die Seite uea.facila.org Hier erscheinen Informationen zu UEA und der Esperanto-Bewegung. Die Beiträge (Texte und Filme) sind kurz und in leichter Sprache gehalten, damit auch jene sie gut verstehen können, die die Sprache gerade lernen.
Jen vi trovas informojn pri membreco en UEA 2023: UEA-membro2023.pdf
Bv printi, plenigi kaj subskribi la paperan aliĝilon. Vi povas resendi al mi aǔ rete (PDF, JPG) aǔ paperletere.
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
3a Virtuala Kongreso de Esperanto
24.11. - 27.11.2022 okazos la 3a Virtuala Esperanto-Kongreso, Organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
La Virtuala Kongreso (VK) estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj aliĝos al ĝi ĝis la 18-a de novembro 2022.
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Universala Kongreso de Esperanto (UK)
Jam de pli ol 100 jarojn UEA organizas Universalan Kongreson de Esperanto. Tie kunvenas Esperanto parolantoj el la tuta mondo dum unu semajno por diskuti kaj debati, por renkonti geamikojn kaj amuziĝi. En 2023 la 108a UK okazos en la itala urbo la Torino (Turin). Individuaj membroj de UEA ĝuas pli favorajn kotizojn.
Jen vi trovas la Unuan Bultenon kun kelkaj bazaj informoj pri la UK: UK 2023 Unua Bulteno Torino.pdf
Kromajn informojn pri UEA kaj UK vi ricevas de la UEA-peranto en Germanio: