Schiller, Frederiko: La rabistoj.
Friedrich (Frederiko) Schiller (pron.: Ŝiler) (1759-1805) finis tiun ĉi dramon kiam li havis nur 20 jarojn. En la centro de la dramo staras du tre kontraŭaj fratoj: la intriganta kaj potencavida Francisko kaj la aminda sed tro fiera Karolo kiu fariĝas hetmano de bando da rabistoj. La dramo estas plena de rapida agado kaj grandaj emocioj. La neatendita sukceso de “La Rabistoj” instigis la junan Schiller fariĝi verkisto. Inter liaj famaj verkoj estas dramoj kiel “Maria Stuart”, “Don Carlos”, “Wallenstein”, “Wilhelm Tell” kaj multaj poemoj, inter kiuj la “Odo al la Ĝojo”, uzata de Beethoven por lia 9-a simfonio, estas la plej konata.
La dramon en kvin aktoj tradukis el la germana lingvo L.L. Zamenhof, nun reeldonita laŭ la eldono 1928 ĉe Esperantista Centra Librejo, Paris.
Kun aldona glosareto de Ulrich Becker kun fremdlingvaj frazoj kaj kun kelkaj el la propraj nomoj kaj parolturnoj.
.