Onfray, Michel: Traktaĵo pri ateologio. Fiziko de la metafiziko
Filozofia eseo pri ateismo. El franca de Paul Signoret
Ĝin eblas rekomendi ne al la homoj, kiuj jam multe legis pri la temo kaj atendas ion novan, kaj ne al la homoj, kiuj konas filozofion iom pli ol sur la lerneja nivelo, sed al tiuj, kiuj je dio ne kredas, sed ne povas formuli, kial. Ĝin devas legi tiuj, por kiuj tiu ĉi libro estos la unua serioza legaĵo pri ateismo. Al ili ĝi nepre utilos, speciale, se ili devenas el landoj kun fortaj katolikaj tradicioj. Do, se ni konsideros unuavice tian celgrupon, la Eldona Fako Kooperativa faris ne vanan laboron, tradukante kaj pretigante la libron por la eldono. (Nikolao Gudskov, en Sennaciulo, 2010).
.