Dek, Liven : Ne ekzistas verdaj steloj.
Mondial prezetas en ĉi tiu volumo 60 originalajn mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la konata aŭtoro Liven Dek (= Miguel Gutierez Aduris)
"Mallongecon ĉiam oportune valorigis la poetoj. Epokoj, kiam eposo regnis, postlasis ankaŭ epigramojn... Venis prozpoemoj, fine naskiĝis mikronoveloj. Liven Dek citas, omaĝas, parodias iujn majstrojn de la ĝenro... Sed la mikronoveloj kiujn vi trovos en la sekvaj paĝoj ne estas stilekzerco en la sulko de tradicio..." (Giulio Cappa en la antaŭparolo)