Johansson, Sten: Skabio
La longaj horoj en prizono revenigas al Stefano pasintajn renkontiĝojn, amojn, agojn - memorerojn, kiuj paŝon post paŝo prilumas terurajn sekretojn. Johansson, majstro de la moderna esperanta romano, uzas fascinan rakonto-teknikon en ĉi tiu psikologia romano pri krimo.