Slavici, Ioan: La muelilo de la fortuno.
La novelo „Muelilo de la fortuno” aperis la unuan fojon en 1881. Ĝi estas majstroverko de Slavici, kiu per interesa rakonto kaj lerta psikanalizo ilustras la detruan efikon de la malmodereco kaj monavideco por la individuo. La protagonisto Ghiță estas honesta ŝuisto, kiu por akiri pli da mono, fariĝas drinkejestro en la iama muelejo nomata Muelilo de la Fortuno. Tie li fariĝas, eĉ se malvolonte, komplico de la timata Sămădău, porkomastro, sed kaŝe rabisto kaj murdisto. Ghiță ne kapablas rezisti al li, al sia propra monavideco, kaj la konsekvenco estas lia pereo kaj detruo de la familio.
Slavici estis konvinkita moralisto, lia nekaŝita deziro estis moralinstrui la leganton.
El la rumana lingvo tradukis Lenke Szasz.
Ioan Slavici (1848 – 1925) estas klasikulo de la rumana literaturo.