Ragnarsson, Baldur: Momentoj kaj meditoj - poemoj
La nova originala poemaro (kun poemoj el 2015-2016) de Baldur Ragnarsson, sendube unu el la plej elstaraj modernaj Esperanto-poetoj.
Jorge Camacho enkondukas jene: "Jen la sesa libroforme eldonita poemaro de Baldur Ragnarsson, Momentoj kaj meditoj: momentoj por mediti kaj meditoj por ajna momento. Baldur, la filo de Ragnar (ĝuste tion signifas la nefamilia nomo Ragnarsson en la islanda lingvo), revenas per la memoro al la teroj kaj veteroj de sia junaĝo, al iamaj paroloj kaj esploroj, eĉ al la siatempa ekkono de la fruaj tekstoj de ankoraŭ juna kaj freŝa lingvo nomata Esperanto. La senhaste promenanta aŭtoro jen kaj jen haltas por verki poemon kaj, samage, por haltigi la tempon. Ankaŭ ni, lingvaj amikoj aŭ idoj de Baldur, haltu plurfoje kun li, kun tiu ĉi libro enmane, por legi kaj frandi kontemple jen tiun jen alian mistere aŭ klare simplan poemon."
.