Paz: La vundo

Artikel-Nr.: L3056

Auf Lager - en stoko

10,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Paz, Begoña: La vundo

La rakontoj de la galega verkistino Begoña Paz (nask. 1965) prezentitaj en ĉi tiu libro ne traktas la sunajn flankojn de la vivo, sed esploras ombrojn de homa ekzistado: soleco, perforto, vundita pasio, malespero, timo, rompitaj amrilatoj estas nur kelkaj el la temoj. La tekstoj estas intensaj, rektaj, senornamaj, samkiel la eventoj, kiujn ili priskribas. La sagaca traduko fare de Suso Moinhos, kiu evoluigis personan rilaton kun la aŭtorino, konservas ĉi tiun klarecon.

“Pluraj historioj de Begoña estas soklitaj ankaŭ sur ŝiaj ĉiutagaj spertoj en hospitalo, kie ŝi laboras: iom turbulemaj scenoj kombiniĝas kun brilaj alojoj de naŭzo kaj kortuŝa kompato... La protagonistoj klopodas restariĝi post ĉiaspecaj batoj, kiuj tamen ne sukcesas elradikigi ilin el la grundo de persona digno. Neniu el ili lasas nin indiferentaj.” (Suso Moinhos en sia “Antaŭparolo”)

Tradukis Suso Moinhos

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 84
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2019
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Tradukita beletro kaj prozo