Zamenhof, Ludoviko Lazaro: Gramatiko de la jida lingvo.
Provo de gramatiko de la novjuda lingvo (de la ĵargono).
Tiu ĉi libro estas la Esperanta versio de la gramatiko de la jida (aŭ judgermana ) lingvo, kiun Zamenhof verkis en la rusa sub la rusa titolo kaj kiu en esperanta ekvivalento estas "Provo de gramatiko de la novjuda lingvo ( de la ĵargono)". La tradukadon - laŭ iniciato de Adolf Holzhaus - faris Josef Kohen-Cedek.
La maŝintajpaĵo de tiu ĉi traduko troviĝas en la arĥivo de la universitata biblioteko de Jerusalemo kaj nun prezentiĝas ĉi tie libroforme.
La apartaj kvalitoj de tiu ĉi gramatiko estas precipe ĝia kohereco - kaj do relativa facileco de ĝia alpreno - kaj konvinka propono skribi la jidan latinlitere.