Larsson, Hannes: 700 limerikoj
Limeriko estas kvinversa poemeto kun karakteriza ritmo. Tradicie, la enhavo estas humura; la du unuaj strofoj enkondukas la aferon, fine venas surprizo, ofte absurdaĵo. En sia libro «Kun siaspeca spico» Raymond Schwartz aperigis 50 limerikojn pri virinoj. Krom la liajn, oni trovas nur kelkajn manplenojn da limerikoj en esperanto. Hannes Larsson verkis siajn 700 limerikojn ĉefe dum la koronvirusa enfermo. Liaj pensoj vagadis al nuntempaj problemoj; kompreneble la pandemio, sed ĝenerale al hospitaloj, malsanoj, drinkado, poluado, la tutmonda varmiĝo, sed ankaŭ al historiaj eventoj, artoj, muziko, sportoj, sciencoj, ktp. Kaj ĉie li trovis inspiron pri humura limeriko.
La poemetojn akompanas 41 ĉarmaj ilustraĵoj de Pavel Rak.
Matematiko translimen estas kaj popularscienca kaj altnivela revuo pri la matematikaj sciencoj, eldonata de Internacia Asocio de Esperantaj Matematikistoj.
La nuna numero, la oka, ampleksas 180 paĝojn kaj enhavas kvin artikolojn diverstemajn kaj diversnivelajn: du pri elementa geometrio du-dimensia, pli precize pri trianguloj; unu pri teoria fiziko, pli precize pri kvantuma teleportado; unu temas pri digita geometrio, matematika morfologio kaj diskreta optimumado; kaj finfine unu montras kiel ni povas konstrui regulan plurangulon kun 257 lateroj.