Löwenstein, Anna: La memoraĵoj de Julia Agripina
Nova ampleksa historia romano de la konata autorino, originale verkita en Esperanto
Agripina estas lerta, bone edukita kaj ambicia. Ŝia sekreta deziro estas fari paroladon antaŭ la Roma senato, tamen ŝi scias, ke kiel virino ŝi neniam rajtos fari tion. Kvankam ŝi estas membro de la plej eminenta familio de Romo kaj parenco de ĉiuj imperiestroj ekde Julio Cezaro, tio tute ne protektas ŝin – eĉ male. Kiel ŝi baldaŭ konstatos, nenio laŭ la Romanoj estas pli timinda kaj suspektinda ol potenca virino.
.