Boltzmann, Ludwig: Vojaĝo de germana profesoro al Eldorado / Reise eines deutschen Professors ins Eldorado
Ludwig Boltzmann (1844–1906) estis monde fama aŭstra fizikisto. En siaj „Popularaj Artikoloj“ (Populäre Schriften) li raportis interalie pri preleg-vojaĝo al Kalifornio,
La komentoj interalie klarigas la historion de la traduko, la multajn citaĵojn, kiujn Boltzmann enmetis en sian artikolon, kaj lian interesan rilaton al la angla lingvo, ja tre bezonata dum la vojaĝo. Priskribeto de la vivo de Boltzmann referencas al pli ampleksaj biografioj germanlingvaj.
Eldono en esperanta kaj germana lingvoj.
La raporton elgermanigis Hans Michael Maitzen, profesoro de la Universitato de Vieno, kie ankaŭ Boltzmann iam instruis. Pri la komentoj kunlaboris Renardo Fössmeier.