Coulmas: Gardantoj de lingvo - dudek voĉoj tra la historio

Artikel-Nr.: L3157

Auf Lager - en stoko

29,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Coulmas, Florian: Gardantoj de lingvo - dudek voĉoj tra la historio.

Florian Coulmas pritraktas la influon - tra la historio de la homaro - de dudek intelektuloj sur lingvo: sur ĝiaj uzo, evoluo kaj politika potencialo. Al tiuj "gardantoj de lingvo" apartenas famaj figuroj kiel Danto, Katerino la Granda, Gandhi kaj Zamenhof, sed ankaŭ malpli konataj, kiel la hispana gramatikisto Antonio de Nebrija kaj la senegala politikisto kaj poeto Léopold Sédar Senghor. 

La ĉapitroj komenciĝas per bazaj informoj pri la kleruloj, analizas iliajn kontribuojn kaj finiĝas per resumo de iliaj ĉefaj pensoj pri lingvo en formo de imagitaj intervjuoj inter la aŭtoro kaj la intelektuloj. 

Mondial prezentas la verkon en la elstara traduko de Jan P. Sandel. 

"La verko estas eleganta kun kelkaj saĝe dissemitaj grajnoj da humuro. Oni povas legi la libron de la unua paĝo ĝis la lasta, sed la interesiĝantoj pri apartaj temoj - ekzemple pri Esperanto, la reviviĝo de la hebrea aŭ Bahasa Indonesia - same profitas, legante nur elektitajn ĉapitrojn. Kiel ajn alpaŝita, la libro estas rava legaĵo." - Luis Lopez, Universitato de Ilinojso en Ĉikago, en la revuo "Choice" 

 "Originala kaj tre erudicia kontribuo al la kampoj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado." - Angela Bartens en la revuo "Sociolinguistic Studies" 

 "Coulmas uzas sian inĝenian koncepton por turni nian atenton sur certajn neglektitajn aspektojn de la lingvohistorio ... La verko prezentas faskon da individuaj, idiosinkraziaj faktoj, montrante la tutan gamon, de triumfoj ĝis fiaskoj, kaj en la tuja kaj en la longa perspektivoj." - Probal Dasgupta en la revuo "Language Problems and Language Planning"

 

 

.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 464
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2021
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Interlingvistiko (en Esperanto)