Traven: La mortula ŝipo

Artikel-Nr.: L3220

Auf Lager - en stoko

19,95

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Traven, B.: La mortula ŝipo  - Historio de usona maristo

B.Traven sub tiu pseŭdonomo prezentis sin je la unua fojo en la jaro 1926 per la romano "La Mortula Shipo". Jam tiam li rifuzis informojn pri sia biografio. Traven skribis al sia eldonisto: "Se la homo ne rekoneblas en siaj verkoj aŭ la homo aŭ la verko taŭgas nenion."

La marista romano estas tute libera de marromantiko, sed plena de spirrabaj aventuroj. Traven rakontas tute memkonscie kaj parte tre gaje, sed kun socie akuzanta forto pri neimageblaj travivaĵoj de homoj el la tuta mondo, kiuj perdis kun siaj identigiloj ankaŭ sian nomon, sian patrion, ja sian vivorajton antaŭ la nova dio nomata: "Ŝtato" La mortulaj ŝipoj estis iliaj lastaj rifuĝejoj.

La usona maristo Gale, unu el la senpasportaj herooj de la romano, retrovis sin post longa vico de nelibervolaj aventuroj en kelkaj landoj de Eŭropo fine sur la mortula ŝipo "Jorike". Antaŭe preskaŭ glitis la fishkaptilo elmane de Gale, kiam li ekvidis la terure aspektantan Jorike je la unua fojo sur hispana kajo. ...

Vi legos majstroverkon de la mondoliteraturo, kiu vin certe amuzos kaj fascinos, sed eble ankaŭ pripensigos, kaj kondukos al tute novaj mondkonceptaj horizontoj.

La traduko entenas krom la romano du enkondukojn, unu el ili de B.Traven mem kaj la alia de la tradukinto, krome Maristan Terminaron, Glosaron kaj detalajn, pliprofundigajn rimarkojn pri la ĉapitroj, pri la verkisto, pri literaturo kaj verkistoj, kiuj influis la verkon de B.Traven.

Tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 443
Verlag-Eldonejo BoD, Norderstedt
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2022
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 20,7 x 14,7

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Tradukita beletro kaj prozo