Arana, Aitor: La okulvitroj de Lidia
Lidia estas la plej juna filino de d-ro Ludoviko Zamenhof, la iniciatinto de la lingvo Esperanto. Ŝi eble estis pli arda esperantistino ol ŝia patro kaj almenaŭ tiel fervore pacama kiel li.
Ŝi neniam havis la ŝancon paroli kun la fanatika militemulo kaj antisemito Adolf Hitler, kiu morale kaj idee staris je la antipodo de Lidia, eĉ se ambaŭ loĝis kaj agis en la samaj epoko kaj mondparto.
Jen la romanigita vivo de Lidia Zamenhof, grandparte bazita sur realaj eventoj kaj helpe de materialoj kaj pensoj de Lidia mem.
El la eŭska tradukis la aŭtoro mem. Postparolo de Margarete Zaleski-Zamenhof.