Neu

Forge: Abismoj

Artikel-Nr.: L3261

Auf Lager - en stoko

18,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Forge, Jean:  Abismoj

"Abismoj" estas romano originale verkita de Jan Fethke (1903-1980), kiu sub la pseŭdonimo Jean Forge aperigis en Esperanto plurajn originalajn prozaĵojn - inter ili tri romanoj. "Abismoj" aperis kiel unua el liaj romanoj, en 1923, kaj fariĝis tuja sukceso.

En "Abismoj", pluraj personoj estas interligitaj per amrilatoj rezultantaj en animaj konfliktoj de ĉiuj envolvitoj: La bienmastro Ernesto Muŝko provas delogi la filinon de najbaro, Halino-n Borki, kiu tamen enamiĝas ne al li, sed al artpentristo, Mateo Ardo, kiu siavice jam havas fianĉinon... La verko estas surpirize moderna, laŭ enhavo kaj laŭ strukturo - kaj pro tio apartenas al la plej gravaj prozaj Esperanto-verkoj el la unua duono de la 20a jarcento. Parolas ĉefe ne la aŭtoro, sed la protagonistoj, kiuj priskribas siajn celojn, agojn, sentojn, turmentojn... kaj fiaskojn.

 "La kerno de la romano estas ĉiutage ripetiĝanta historio, sed Forge povis per sia majstra plumo igi ĝin interesa ĝis la fina vorto... Frapante klara stilo, populare profunda psikologio kaj absoluta fundamenteco." (Julio Baghy)

 

 

 

 

 

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 149
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2024, represo surbaze de la eldono de 1923 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Originala beletro kaj prozo