Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI (eld.): Juna Amiko - jara abono 2025 (papera versio)
Jen revuo por komencintoj kaj lernantoj de la internacia lingvo. Ĝi provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. Do, ĝi celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas aliloke komforte legeblajn tekston. Sen vort-klarigoj la revuo uzas nur 1500 vortojn, la plej oftajn, kompreneble. Ĝi prezentas rakontetojn, artikolojn pri aktualaj temoj, poemojn, kantojn, kvizojn, ŝercojn, teatraĵetojn, raportojn pri Esperanto-aranĝoj, intervjuojn kaj multon pli. Ĝi havas rubrikon por etuloj kaj ajnaĝuloj. Plie, troveblas rubriko pri libroj kaj landoj, alia pri ludoj kaj enigmoj, unu pri Interkulturo, kaj plia pri granduloj de la Esperanta literaturo.
En 2025 aperos 4 paperaj kajeroj. Redaktoro Stano Marček.
La bildo montras specimenan titolpaĝon
Bv. atenti: kromaj sendokostoj ne ekzistas, bv. neglekti la indikitan sumon en la mendilo!
Eblas mendi retan version.