Lapenna, Ivo: Elektitaj tekstoj pri Internacia Juro
La kolekto prezentas 42 fakajn tekstojn pri internacia juro, verkitaj de Ivo Lapenna (1909-1987), aperintaj inter 1949 kaj 1992 surbaze de la "Bibliografio de de juraj artikoloj de Ivo Lapenna" de Reinhard Haupenthal.
En siaj artikoloj Lapenna tre ofte traktas bazajn principojn, kiuj karakterizas aŭ difinas diversajn jurajn fakojn. La ĝusta aplikado de la jam firmiĝinta jura faka terminaro estas ege grava por la plua evoluado de la juroscienco en Esperanto. La artikoloj estas ankaŭ modelaj el didaktika vidpunkto pro la maniero, prezenti la malfacilan kaj komplikan materion en bone kompreneblajn tekstojn por interesita, ne nu samfaka, publiko.
Ivo Lapenna estis renoma profesoro en pluraj universitatoj, fine en London School of Economics and Political Science, kaj multjara prezidanto de UEA.
Editoris Reinhard Haupenthal, redaktis Birthe Lapenna, kun antaŭparolo de Klaus Perko.