74 - 74 von 75 Ergebnissen

Kniivilä: Lando kiu vekiĝas

Artikel-Nr.: L3229

Auf Lager - en stoko

19,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Kniivilä, Kalle: Lando kiu vekiĝas - Rakontoj el Ukrainio

Ukrainio vekiĝas. Same la rifuĝintoj dormantaj en longaj vicoj de litoj en la futurisma spacveturilo el griza metalo, Arena Lviv.

La stadiono estis konstruita por la Eŭropa ĉampionado pri futbalo en 2012. La iama luksa restoracio nun estas amasloĝejo por militaj rifuĝintoj. La 24-jara Anna el Nikopol loĝas en unu el la iam kostaj loĝioj kun siaj du filinoj.

– Mi volas hejmen. Mi ploris tutan tagnokton kiam mi venis ĉi tien. Putin volas regi la tutan mondon, li diras ke li volas liberigi nin de io, sed mi volas nur ke ĉio ĉi finiĝu, ke ni vivu kiel antaŭe.

Ĉi tiu estas rakonto pri Anna kaj multaj aliaj ukrainoj, kiuj volas nur vivi pace, ne esti ”liberigataj” de Rusio. Ĉi tiu estas ilia rakonto pri la estiĝo de la sendependa Ukrainio, ekde la granda eksplodo en Ĉernobilo tra la oranĝokolora revolucio en 2004, la dua revolucio en 2014 ĝis la milito en 2022.


Ĉi tiu estas ankaŭ libro pri tio, kiel kaj kial Ukrainio ne estas Rusio. Kiel okazis, ke en Ukrainio oni havas liberajn elektojn kaj amas­komunikilojn, dum en Rusio la popolo neniam povis for­elekti mal­popularajn potenculoj.

Ĉi tiu estas libro pri Ukrainio kaj ukrainoj, ne pri la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio. Sed en Ukrainio la milito ĉeestas ĉie, kaj same en ĉi tiu libro. Ĉiuj ukrainoj, kiuj aperas en la libro, estis rekte tuŝitaj de la milito. La plej multaj devis forlasi sian hejmon. Kelkaj povis reveni, aliaj daŭre ne scias, kien iri.

 

.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 169
Verlag-Eldonejo Mondial, New York
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2023
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 20,4 x 13,5

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Socio-sciencoj, politiko, juro
74 - 74 von 75 Ergebnissen