Cherpillod, André: Konciza etimologia vortaro
El tridekjara esplorado la aŭtoro prezentas koncizajn informojn pri ĉ. 15.000 vortoj, por respondi al demando (de kie venas tiu vorto?) de nefakuloj, sed tamen scivolemaj kaj lingvoamantaj esperantistoj. La fremdlingvaj vortoj estas skribitaj en la reala alfabeto de la lingvo (bv. rigardi la bildon).
Krome la libro prezentas 20 tabelojn de alfabetoj (interalie la cirila, kopta, tibeta) kaj silabaroj.
Enkonduko klarigas la metodon kaj helpas kompreni kaj uzi la vortaron.
Unua eldono aperis 2003.
.