Johansson: Sesdek ok

Artikel-Nr.: L3099

Auf Lager - en stoko

19,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Johansson, Sten: Sesdek ok

La jaro 1968 estis eventoriĉa jaro, plurloke en la mondo: En Usono pliaktiviĝis la fortoj kontraŭ la milito de la usona registaro en Vjetnamio, kaj en Ĉeĥoslovakio la t.n. Praga Printempo unue ekfloris kaj poste en la sama jaro estis disbatita de la armeoj de la Varsovia Pakto. La romano mencias ambaŭ okazaĵojn, sed koncentriĝas sur tria tumulta evento: la ribeloj de la studentoj en Parizo. 

Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la tiutempan socian situacion en Francio kaj interplektas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas kiel ilustraĵojn de diversaj politikaj movadoj kaj individuaj konvinkiĝoj. 

Sten Johansson (nask. 1950) estas sveda aŭtoro de pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. La multfaceta romano Sesdek ok estas la oka libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial. 

 

 

 

 

 

.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 186
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2020
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

Johansson: Marina
16,90 *
*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Originala beletro kaj prozo