Johansson: Falaflo en maco

Artikel-Nr.: L3205

Auf Lager - en stoko

18,40

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Johansson, Sten: Falaflo en maco

Filippa, juna sveda virino – ĝardenistino – el la sudsveda urbo Malmö, ne nur trovas sian propran vivon iel monotona, sed vidas sin ankaŭ inter du mondoj: Unuflanke, ŝia koramiko, Kasim, kiu naskiĝis en Svedio, havis geavojn kiuj – pro israelaj armeaj operacioj en Gazao – devis fuĝi el Palestino en Libanon, kaj havas patron kiu naskiĝis en la rifuĝejo de Bejruto sed poste translokiĝis en Svedion pro la milito en Libano. Kasim mem entuziasme partoprenas politi­kajn manifestaciojn de palestin­anoj en Svedio kaj ties batalojn kon­traŭ antiislamaj grupiĝoj, tiel fojfoje trovante sin meze de konfliktoj kun la sveda polico. Aliflanke, la juddevena avo de Filippa, kiel infano en 1938, devis fuĝi Vienon post la alveno de la germanaj nazioj en Aŭstrio, kaj unue ekvivis en Danlando, sed poste, dum nokta ope­racio, estis sendita al Svedio pro la danĝeroj de la naziismo eĉ en Danlando...

Jam de longa tempo Sten Johansson ne timas tuŝi sociajn kaj historiajn temojn en siaj originalaj romanoj, kaj en Falaflo en maco li kuraĝe traktas – ĉefe tra la okuloj, sentoj kaj pensoj de la juna Filippa – unu el la plej tiklaj kaj komplikaj temoj de internacia politiko: la longe­daŭran konflikton inter Israelo kaj Palestino kaj ĝian influon sur la vivon de jud- kaj arabdevenaj civitanoj kaj de iliaj kuncivitanoj en aliaj landoj de la mondo.

 

Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej fruktodonaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda.

 

 

 

 

 

.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 179
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2023
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

Johansson: Marina
16,90 *
*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Originala beletro kaj prozo