Milne, A.A.: La domo ĉe Pu-Angulo
Traduko de la klasika infanlibro, la dua libro en la serio pri Urso Pu verkita de A.A. Milne. En tiu volumo troviĝas dek pliaj rakontoj pri Winnie-la-Pu kaj liaj amikoj de la Centakrea Arbaro: Kristoforo Robin, Porketo, kaj—unuafoje—Tiglo.
Tiun ĉi belegan malmole binditan libron ornamas plenkoloraj bildoj sur lukse dikega papero. Ĝi venas kun bunta jako kaj rubando, estas perfekta por ĉiuj infanoj, ĉu junaj, ĉu maljunaj, kaj estas ideala donaco.
El la angla (The House at Pooh Corner) tradukis Edmund Grimley Evans, kun la originalaj Ilustraĵoj de E.H. Shephard.