Philippe, Benoît: Espero fola - originalaj poemoj
En la poemaro espero fola troveblas tema diverseco atinganta same la sorton de lingvoj kaj kulturoj aŭ la kronvirusan pandemion kiel la militan aktualon, inter multaj aliaj. Al ĉi tia poeto nenio estas indiferenta.
Temas ne pri kohere unutema aŭ unusceneja, unupejzaĝa verko sed pri kolekto de sendependaj poemoj sinsekve starigitaj unu post aŭ apud la alia, sen komuna fadeno sed kun internaj eĥoj, subkuŝantaj kunfluoj.
Jam de la unua poemo la aŭtoro proponas al la leganto senti “proksimiĝon de personoj” per “kunfluado de memoj”, t.e. dialogon...
Jorge Camacho (2023)
La du lastaj ĉapitroj prezentas poemojn rilate al aktualaj temoj, Pandemio pandemonio pri la koronvirusa pandemio kaj Rus-Kain pri la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio.
.