Neu

Rilke: Leteroj al juna poeto

Artikel-Nr.: L3259

Auf Lager - en stoko

12,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Rilke, Rainer Maria: Leteroj al juna poeto

La libro enhavas la kolekton de famaj dek leteroj skribitaj de la poeto Rainer Maria Rilke (1875-1926) al Franz Xaver Kappus (1883-1966), 19-jara kadeto en Vieno kun literaturaj ambicioj. Kappus korespondis kun la poeto de 1902 ĝis 1908 serĉante konsilojn pri la kvalito de sia poezio.

En siaj leteroj, Rilke respekteme rifuzas recenzi aŭ kritiki la poezion de Kappus, sed anstataŭe konstatas ke "neniu povas konsili kaj helpi al vi, neniu. Ekzistas nur ununura rimedo. Observu vian intencon. Esploru la motivon, kiu devigas vin verki; ekzamenu, ĉu ĝi etendas siajn radikojn en la plej profundan lokon de via koro; konfesu al vi, ĉu vi devus morti, se estus al vi malpermesate verki..." Rilke, en la dek leteroj, klarigas al Kappus sian opinion, kiel poeto devus lerni senti, ami, serĉi la veron en sia provado kom-preni kaj sperti la mondon ĉirkaŭ si. La leteroj ofertas enrigar-dojn en la idearon de Rilke kaj en lian labor-pro-cezon.

La "Leteroj al juna poeto" estas la plej ofte legita libro de Rilke. Ĉiu poeto, ankaŭ la poetoj verkantaj en Esperanto, legu ĉi tiujn leterojn - por profiti de la konsiloj kaj opinioj de Rilke, unu el la plej grandaj kaj respektataj en sia fako.

Tradukita de A. Münz

 

 

 

 

 

 

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 70
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2023-2; la unua eldono aperis 1934
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Tradukita beletro kaj prozo